
เอสเปรันโต
La Duchère - prononco laŭ la sistemo IFA [la dyʃˈɛʁ] - estas kvartalo de Liono. Ĝi apartenas al la naŭa urba arondismento, la nordokcidenta urboparto okcidente de la rivero Saono. Laŭ publika transporto, la teritorio konektiĝas kun aliaj urbopartoj per la linio D de la Metroo de Liono kaj per diversaj busaj linioj.