เอสเปรันโต
La Placo Széchenyi [seĉenji] estas la ĉefplaco de urbo Esztergom, Hungario, kiu originale estis la bazaro de iama mezepoka, poste baroka urbo. Ĝi havas preskaŭ 10 000 kvadratmetrojn; kondukas al ĝi kvin stratoj, ĝi estas alirebla ankaŭ tra transirejo. Apenaŭ la duono de la ĉirkaŭantaj konstruaĵoj estas historiaj monumentoj, kaj la tuta ĉirkaŭaĵo staras sub gardado.
