esperanto
Monto Igueldo situas okcidente de la urbo Donostio kaj oriente de la kvartalo Igeldo kaj ĝia pinto altas 181 metrojn super la marnivelo. Ĝi estas unu el la tri pintoj videblaj de la Golfeto de La Konko, kune kun la insulo Sankta Klara kaj la monto Urgull.