Esperanto
La Placo Fermita Pordo troviĝas en Madrido, ene de ĝia historia urboparto. La placo prenas sian nomon de unu el la pordoj de la malaperinta kristana murego de Madrido, kiu stariĝis en la enklavo de pluraj stratoj kiu kreiĝis la placo dum la Mezepoko kaj la Renesanco. La pordo unue nomiĝis Pordo de la Serpento, alude al la reliefo de la drako instalita en ĝia fronta parto. La pordo estis fermita pro la sinsekvaj deliktoj kiuj okazis interne, pro kelkaj kaŝitaj ejoj kiuj facilicis la kaŝadon de ŝtelistoj kaj rabistoj.
