esperanto
Parko de la armena alfabeto, ankaŭ Armena alfabeta parko kaj Parko de literoj (armene: ֱՏառերի պուրակում ), ankaŭ armene konata sub la nomo Արտաշավան) aŭ monumento de la armena alfabeto situas en la regiono Aragacotno en la vilaĝo Artaŝavan situanta sur la orienta deklivo de la monto Aragaco, Armenio. La parko celas omaĝi la historion de la armena alfabeto. La parko estas dediĉita al la armena alfabeto kreita de la monaĥo Mesrop Maŝtoc. La maŝtocia alfabeto origine konsistis el 36 literoj, kiuj estis kompletigitaj en la Mezepoko. La monumento estis konstruita en 2005 okaze de la 1600-a datreveno de la kreado de armena skribo. La monumento inkluzivas skulptaĵojn de 39 literoj de la armena alfabeto kaj monumentojn de armenaj granduloj.