esperanto
La Diamantmuseum (Diamantmuzeo) en Bruĝo, Belgio, estis fondita en 1999 laŭ iniciato de John Rosenhøj, dano loĝanta en Bruĝo. En ĝi montriĝas du facetoj apenaŭ konataj de la bruĝa historio: ĝia rolo kiel plej frua diamantcentro en Eŭropo, kaj kiel diamantprilaborejo en la 20-a jarcento.
