esperanto
Kirko de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo estas ortodoksisma preĝejo en Moskvo, posedata de Rusa Ortodoksa Eklezio kaj konsiderata kiel objekto de kultura heredaĵo de Rusio. Ĝi estis konstruita en 1693 — 1694 en apudmoskva vilaĝo Troparjovo, kiu situis sur teritorio de la nuntempa distrikto Troparjovo-Nikulino; ĝi estas la sola konstruaĵo, restinta de la neniigita vilaĝo.
