esperanto
La Patershol [Patra kaverno] estas malnova kvartalo en la historia centro de Gento. Origine estis grafa milita areo, posedaĵo de la grafoj de Flandrio. Fine de la 13a jarcento, kiam la patroj karmelanoj sin establis, la teritorio estis aldonita al la skabenlando de Gento.